Efika kaj multloka instruado de nia lingvo esencas por la kreo de novaj
generacioj de nia komunumo. Necesa bazo por tio estas la realtempa
registado de ĉiaj, ĉiunivelaj kursoj en aŭ pri la lingvo, kiu samtempe
permesas interagon de lernantoj kaj kursgvidantoj trans naciaj limoj por
atingi verajn interkulturajn kontaktojn.
La oficiala registrejo de kursoj por UEA (Universala Esperanto-Asocio) kaj
ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) estas ĉe nia partnero
Ni ne povas troigi la gravecon, ke ni registru kursojn de Esperanto. En
multaj landoj komenciĝis la nova lerneja jaro septembre, sekve devas
ekzisti nova aro da kursoj. Ĝuste nun estas la momento anonci ilin. La
listigo estas teknologie moderna, sed devas ekzisti pli ol la 166 momente
registritaj kursoj ( ĉ. 60 movadaj, 30 lernejaj) kaj kursgvidantoj (70).
Zorgu, ke ankaŭ via mondparto aperu sur la mapo. Zorgu, ke viaj lernantoj
kaj instruistoj havu fenestron al la mondo!
Por vidi la liston kaj mapon kaj starigi interklasajn kontaktojn, iru al:
http://www.edukado.net/kursejo
Tuj ĉe la eniro vi trovos facilan manieron anonci novan kurson, pere de
elektronika formularo.
Ruĝaj simboloj montras lernejajn kursojn, verdaj movadajn, grizaj
kursgvidantojn. La bluaj kaj flavaj cirkloj montras sumojn por urboj –
per pligrandigo vi povos vidi la unuopajn kursojn.Bluaj ciferoj montras la
nombron de kursoj en difinitaj urboj, la flavaj en regionoj aŭ
kontinentoj. Klakado sur elementoj portos vian al pli detalaj informoj –
nomo, kvalifikoj, prelegpreteco de instruistoj, nombro da lernantoj,
koresponddeziroj ks.
Vi vidos, kiom utilas ĉi tiu servo – ne nur por instruistoj kaj
lernantoj, sed ankaŭ por organizantoj de kongresoj kaj agantoj en Landaj
Asocioj.
Se via lando aperas kiel blanka truo sur la mapo – ekagu! Kontaktu viajn
kursgvidantojn, kaj instigu ilin anonci sin!
UEA alvokas al vi, ILEI alvokas al vi … anoncu tuj viajn kursojn kaj
kursgvidantojn!
Kore, Stefan MacGill
Vicprezidanto de UEA
Komisiito de ILEI pri Juna amiko kaj kurso 'Esperanto
Etape'.